23/9/09

Tri kristaniĝintoj - Tres convertits

Tri kristaniĝintoj

Tri sinkonvertitoj (kristaniĝintoj) interparolis apud la katedralo de Kovno (nuntempa Kaŭnas).
Diris la unua: "Kial kaŝi miajn intencojn? Mi kristaniĝis ĉar mi deziris plibonigi mian socian staton."
La dua diris: "Kaj mi konvertis min al Katolikismo ĉar mi amis kristanan junulinon."
Parolis la tria "eksjudo": "Male al vi, mi plene kredas, ke kristanismo estas la sola vera kredo!"
Reagis tuj la du aliaj: "Ion tian vi rakontu al la kristanoj, ne al ni!"

Katalune:

Tres convertits al cristianisme.

Això són tres joves que s'han convertit al cristianisme i estan fent pertar la xerrada a la vora de la catedral de Kovno (avui Kaunas).
Diu el primer: "Total, perquè he d'amagar res? M'he convertit al cristianisme perquè vull pujar el nivell del meu status social".
El segon diu: "Doncs jo m'he convertit al catolicisme perquè m'estimo una jove cristiana".
I el tercer: "Contràriament a vosaltres dos, jo no tinc cap dubte i crec que el cristianisme és la única fe veritable!"
"Au, vinga!, això digues-ho als cristians, no pas a nosaltres!" respongueren tots dos.

9/9/09

Amuza ŝerceto

Ĉu mankas viroj en la urbeto?

Lastatempe oni rimarkis, ke la ventro de fraŭlino Bejle dikiĝadas. Tiam oni demandis ŝin: "Ĉu vi gravediĝis? De kiu?"
Respondis ŝi: "De la rabeno."
Kiam la rabeno aŭdis tion, li tuj vokis ŝin.
Rabeno: "Mia filino, mi aŭdis ke vi estas graveda."
Bejle: "Jes."
Rabeno: "De kiu?"
Bejle: "De vi, Rabeno."
Rabeno: "De mi? Sed mi neniam renkontis vin ĝis nun!"
Bejle (plorante): "Rabeno, antaŭ kelka tempo venis al vi mia onklino, kiu petis helpon pro tio, ke ŝi ne sukcesas gravediĝi. Tiam vi donis al ŝi sanktan akvon por trinki. Unu tagon ankaŭ mi ŝteltrinkis de tiu ĉi botelo."
Rabeno (ridante): "Filino mia, tiu ĉi sankta akvo utilas nur kiam estas ankaŭ viro..."
Bejle: "Nu, rabeno, ĉu mankas viroj en nia urbeto?"

23/8/09

80 aniversari de la neteja ètnica a Hebron comesa per assassins cristians i musulmans.

Avui diumenge, 23 d'agost, es commemora el 80 aniversari dels aldarulls comesos per àrabs cristians i musulmans a Hebron.
Els dies 23 i 24, colles d'àrabs enceses per les pregàries de divendres a les mesquites es llançaren contra els membres de la comunitat jueva que hi residia des de feia segles. Assassinaren els hebreus indefensos que hi trobaren, després provocaren la primera neteja ètnica de la zona.
De la feta, musulmans i cristians aconseguiren que a Hebron no hi tornés a residir cap jueu dels més d'un milenar que hi vivia, la qual cosa fou amb el temps l'enveja dels nazis, però també amb el càstig tant dur que va rebre la comunitat jueva, li va fer veure que l'hi calia organitzar-se i defensar-se.
Mai més Hebron, mai més els assassinats a Safed.

4/8/09

Pluraj kontraŭsemitaj atakoj en Byalistoko. Tie ne plaĉas esperantistoj

Vandalo atakis monumenton de Zamenhof.

de Libera Folio, 3a aŭgusto, 2009

Vendrede vespere vandaloj atakis la monumenton de Zamenhof en la centro de Bjalistoko, ke estis okazanta la Universala Kongreso de Esperanto. Pli frue iu ĵetis botelon kun bruliga likvaĵo en la direkto de la Bjalistoka Esperanto-Centro, rakontas loka gazeto.

Vandalo atakis monumenton de ZamenhofLa incidento ĉe la busto de Zamenhof vendrede vespere post la 19-a horo. Laŭ atestanto, junulo eble 18-jara, en kapuĉo, prenis el sa sako ion, verŝis farbon sur la vizaĝon de Zamenhof, kaj rapide forkuris. Neniu ĉeestanto havis tempon interveni.La loka gazeto Kurier Poranny supozas, ke temis pri rasisma atako, kredeble pro la juda deveno de Ludoviko Zamenhof. La retpaĝo de la gazeto rakontas, ke jam antaŭ la kongreso estis bruligita tendo Zamenhof, kaj ke nekonatoj tranĉis la pneŭmatikojn de aŭtobuso de esperantistoj. La gazeto rakontas ankaŭ pri la atako kontraŭ la amasloĝejo de junaj kongresanoj, okazinta nokte inter lundo kaj mardo.

Aldone la sama gazeto rakontas, ke en la nokto inter merkredo kaj ĵaŭdo nekonata atakanto ĵetis botelon kun bruliga likvaĵo kontraŭ la nova Zamenhof-centro. La ŝtona domo ne ekbrulis, kaj la okazintaĵo estis kovrita de gardisto nur ĵaŭde matene.

- Mankas vortoj, ne eblas komenti ĉi tion. Plej amare estas tio, ke ĉiun el ĉi tiuj faroj kulpis urbano de Bjalistoko. Kaj neniu reagis. Tiel Bjalistokanoj adiaŭas la esperantistojn, diris la vicurbestro Aleksander Sosna, kiu alvenis al la busto de Zamenhof baldaŭ post la atako.

Kongresano François Lo Jacomo komentis la okazaĵon en la reta diskutejo de UEA:

- Mi mem estis surloke vendrede ĉirkaŭ la oka vespere, kiam ĵus alvenis polico. Fakte la sako ankoraŭ troviĝis ĉe la piedo de la statuo, kun la tranĉita plasta botelo, kiu entenis la rozkoloran farbon, kaj la vandalo supozeble ĵetis ĝin kontraŭ la statuon, ĉar tiu ĉi estis tro alta por ke oni simple verŝu la farbon. Mi proponis foton al la kongresa kuriero argumentante, ke ĉiukaze la kongresanoj scios pri tio pro la lokaj gazetoj, sed ĝi ne aperis. Kiam mi revenis sabate tagmeze, la problemo estis jam solvita kaj la statuo staris tute pura.

Renato Corsetti samloke argumentis, ke ne pravas tiuj, kiuj pro la dumkongresaj incidentoj ekhavas malamikajn sentojn al Bjalistoko.

- Mi pensas, ke perforta naciismo kaj malamo al fremduloj troviĝas ĉie kaj ne nur en Bjalistoko. La ekzisto de tiaj sentoj ĉe parto de la homaro pravigas nian laboron por forigi ilin en Bjalistoko kaj en la tuta mondo.

3/8/09

Novaj sensoj novaj iloj ĝi mi havas...

Mi estas feliĉa, pli bone ankoraŭ: mi ĝojas, ĉar mi havas novan komputilon. Kompreneble, nune mi ludas per kaj por ĝi. Estonte mi raportos...

7/7/09

Ekzemplo de infana amo en Gazao.

Jen estontaj martiroj.
































Trankviliĝu okcidentuloj, tiu ĉi infanoj aranĝos vian vivmanieron. !!!

30/6/09

Kial, kiel

Tempo iras, venas tempon.
Mi tute forgesis mian blogon. Kial?... Ve!
La lumo nune estas pli longa en la tempo.
Tamen, la suno perdas iom da sekundoj tage. Sed, ĝis la naŭzo la lumo eniras en nia vivo.
La varmo regnas.
Centoj da turistoj promenas tra mia landeto; sed se hodiaŭ nur estas centoj, kiam en alia tempo estis miloj da,...
Kelkaj samlandanaj ploras, ni estos pli malriĉaj ankoraŭ.
Kaj la suno brilas...