12/12/08

post kongresa sperto

Ĉar ne ĉiam mi povas partopreni en kongreso, nek nacia kaj nek internacia, kiam mi fine povas ĉeesti en unu el ili, mi multe esperas de ĝi, kaj kiam finiĝas la kongreso kaj mi analizas tion kio okazis, mi sentas malĝojon. Poste la demando estas, ĉu la partoprenado en ĝi, kaj la vojaĝo meritis la penon?
Mi aŭdis en prelego ke esperantismo ekzistas malgraŭ esperantistoj, ke Esperanto estas bonega ilo por la interkompreniĝo, tamen ne ĉiam la esperantistaro havas bonan kaj sufiĉan socian nivelon por labori favore al li. Pro tio, esperantismo ekzistas malgraŭ la esperantistaro. Kurioza aserto, ĉu?