31/1/10

Jen bela kongrueco

Hodiaŭ tute hazarde mi legis pri G. Soros. Nenio nova, ĉar lia agado pri ekonomio ĉe borso estas ege konata de ĉiuj.
Sed, impresis min la esperanta signifo de lia familia nomo: Soros. Mi flankenlasas ĝian signifon en la hungara.
Sed, en Esperanto sori signifas "suprenglisi en leviĝanta termika fluo". Kaj Georgo havis ŝancojn. Li leviĝis, glisas kaj soros en ekonomia medio. Jen bela kaj mistera kongruaĵo.

2/1/10

Hispana kaj itala armeo festas bombardadon kontraŭ Barcelono.

En mia komunumo oni festas novan jaron. Alia nova jaro laŭ kultura koncepto. Tamen, mi turnas mian memoron kaj emocion je la viktimoj per la kruela agado de la faŝista armeo, kontraŭ Barcelono la 31a decembro 1938.
Hispanaj kaj italaj aviadiloj flugis ekde Majorko al Barcelono kun la celo bombardi la Ĝeneralan Hospitalon. La rezulto, 62 homoj mortis, 74 aliaj vunditoj.
Tiamaniere agadis la kristana armeo.