23/9/09

Tri kristaniĝintoj - Tres convertits

Tri kristaniĝintoj

Tri sinkonvertitoj (kristaniĝintoj) interparolis apud la katedralo de Kovno (nuntempa Kaŭnas).
Diris la unua: "Kial kaŝi miajn intencojn? Mi kristaniĝis ĉar mi deziris plibonigi mian socian staton."
La dua diris: "Kaj mi konvertis min al Katolikismo ĉar mi amis kristanan junulinon."
Parolis la tria "eksjudo": "Male al vi, mi plene kredas, ke kristanismo estas la sola vera kredo!"
Reagis tuj la du aliaj: "Ion tian vi rakontu al la kristanoj, ne al ni!"

Katalune:

Tres convertits al cristianisme.

Això són tres joves que s'han convertit al cristianisme i estan fent pertar la xerrada a la vora de la catedral de Kovno (avui Kaunas).
Diu el primer: "Total, perquè he d'amagar res? M'he convertit al cristianisme perquè vull pujar el nivell del meu status social".
El segon diu: "Doncs jo m'he convertit al catolicisme perquè m'estimo una jove cristiana".
I el tercer: "Contràriament a vosaltres dos, jo no tinc cap dubte i crec que el cristianisme és la única fe veritable!"
"Au, vinga!, això digues-ho als cristians, no pas a nosaltres!" respongueren tots dos.

9/9/09

Amuza ŝerceto

Ĉu mankas viroj en la urbeto?

Lastatempe oni rimarkis, ke la ventro de fraŭlino Bejle dikiĝadas. Tiam oni demandis ŝin: "Ĉu vi gravediĝis? De kiu?"
Respondis ŝi: "De la rabeno."
Kiam la rabeno aŭdis tion, li tuj vokis ŝin.
Rabeno: "Mia filino, mi aŭdis ke vi estas graveda."
Bejle: "Jes."
Rabeno: "De kiu?"
Bejle: "De vi, Rabeno."
Rabeno: "De mi? Sed mi neniam renkontis vin ĝis nun!"
Bejle (plorante): "Rabeno, antaŭ kelka tempo venis al vi mia onklino, kiu petis helpon pro tio, ke ŝi ne sukcesas gravediĝi. Tiam vi donis al ŝi sanktan akvon por trinki. Unu tagon ankaŭ mi ŝteltrinkis de tiu ĉi botelo."
Rabeno (ridante): "Filino mia, tiu ĉi sankta akvo utilas nur kiam estas ankaŭ viro..."
Bejle: "Nu, rabeno, ĉu mankas viroj en nia urbeto?"