4/8/09

Pluraj kontraŭsemitaj atakoj en Byalistoko. Tie ne plaĉas esperantistoj

Vandalo atakis monumenton de Zamenhof.

de Libera Folio, 3a aŭgusto, 2009

Vendrede vespere vandaloj atakis la monumenton de Zamenhof en la centro de Bjalistoko, ke estis okazanta la Universala Kongreso de Esperanto. Pli frue iu ĵetis botelon kun bruliga likvaĵo en la direkto de la Bjalistoka Esperanto-Centro, rakontas loka gazeto.

Vandalo atakis monumenton de ZamenhofLa incidento ĉe la busto de Zamenhof vendrede vespere post la 19-a horo. Laŭ atestanto, junulo eble 18-jara, en kapuĉo, prenis el sa sako ion, verŝis farbon sur la vizaĝon de Zamenhof, kaj rapide forkuris. Neniu ĉeestanto havis tempon interveni.La loka gazeto Kurier Poranny supozas, ke temis pri rasisma atako, kredeble pro la juda deveno de Ludoviko Zamenhof. La retpaĝo de la gazeto rakontas, ke jam antaŭ la kongreso estis bruligita tendo Zamenhof, kaj ke nekonatoj tranĉis la pneŭmatikojn de aŭtobuso de esperantistoj. La gazeto rakontas ankaŭ pri la atako kontraŭ la amasloĝejo de junaj kongresanoj, okazinta nokte inter lundo kaj mardo.

Aldone la sama gazeto rakontas, ke en la nokto inter merkredo kaj ĵaŭdo nekonata atakanto ĵetis botelon kun bruliga likvaĵo kontraŭ la nova Zamenhof-centro. La ŝtona domo ne ekbrulis, kaj la okazintaĵo estis kovrita de gardisto nur ĵaŭde matene.

- Mankas vortoj, ne eblas komenti ĉi tion. Plej amare estas tio, ke ĉiun el ĉi tiuj faroj kulpis urbano de Bjalistoko. Kaj neniu reagis. Tiel Bjalistokanoj adiaŭas la esperantistojn, diris la vicurbestro Aleksander Sosna, kiu alvenis al la busto de Zamenhof baldaŭ post la atako.

Kongresano François Lo Jacomo komentis la okazaĵon en la reta diskutejo de UEA:

- Mi mem estis surloke vendrede ĉirkaŭ la oka vespere, kiam ĵus alvenis polico. Fakte la sako ankoraŭ troviĝis ĉe la piedo de la statuo, kun la tranĉita plasta botelo, kiu entenis la rozkoloran farbon, kaj la vandalo supozeble ĵetis ĝin kontraŭ la statuon, ĉar tiu ĉi estis tro alta por ke oni simple verŝu la farbon. Mi proponis foton al la kongresa kuriero argumentante, ke ĉiukaze la kongresanoj scios pri tio pro la lokaj gazetoj, sed ĝi ne aperis. Kiam mi revenis sabate tagmeze, la problemo estis jam solvita kaj la statuo staris tute pura.

Renato Corsetti samloke argumentis, ke ne pravas tiuj, kiuj pro la dumkongresaj incidentoj ekhavas malamikajn sentojn al Bjalistoko.

- Mi pensas, ke perforta naciismo kaj malamo al fremduloj troviĝas ĉie kaj ne nur en Bjalistoko. La ekzisto de tiaj sentoj ĉe parto de la homaro pravigas nian laboron por forigi ilin en Bjalistoko kaj en la tuta mondo.