23/4/08

En Jeruralemo, 25 jaroj antaŭe 1a parto

Tio okazis fine septembro, 1983a, en Jerusalemo. Mi, kune kun mia familio, ĉeestis en tiu momento en la israela ĉefurbo. En tiu tempo ni loĝis en Ramat Raĥel, bela kibuco kuŝante en la pinto de monteto, ekde kie ni rigardis Betlehemon, kaj aliflanke la montaron, kiun ĉirkaŭas Jerusalemo.
Unu tago iomete malvarma, ĉiuj scias ke fine septembro la vetero en Jerusalemo povas esti tre malseka kaj malvarma. Do, iu tago fine septembro, ni planis viziti gravan Esperantiston, poeto kaj verkisto, ni vizitis Jozefo Kohen-Cedek-n, kiu loĝis en la limo de Reĥavia, en la strato Kerem Kajemet.
Mi tuŝis la pordon kaj ĵus mi ekis prononci esperantan saluton, tuj la poeto ordonis al ni: -Eniru, bonvolu, bonvolu.
Li kaptis, ke pro malvarmeca vetero ni ek malvarmiĝis, kaj rapidege li aranĝis kaj donis al ni laktokafojn, biskvitojn, kaj dolĉajn vortojn.
Ni parolis pri Esperanto, pri Esperantio, pri Lazaro Zamenhof, kiun li konis estante knabo. Ankaŭ parolis ni pri Israelo, pri historio, pri mil aventuroj ....
En alia tago mi revenos al ĉi tiu temo, nune mi aldonas la tradukon farita de Jozefo Kohen-Cedek en 1978, de Hatikva, la israela himno, kiu mi alkutimiĝas kanti aŭdante la version faritan de Ronnie Cohen :

La Espero

Se en kor-interno
De anim-sincer´
Ĝermas am-kerno
Al patruja ter´
Al rand´ orienta
Per sopir-magi´
Nin, sentimenta
Tiras nostalgi´.

La Esperon ne forperdas ni
Tra miljaroj de sufer´ kaj prem´
Ke ni liberaj vivos en uni´
En land´ Ciona, en Jerusalem´.

1 comentari:

Esperanto ha dit...

Tikvanto, kiel Esperanto. Ĉu ne?