29/4/08

Katolikaj aviadiloj bombardas Barcelonon

La pasinta semajno mi ĉeestis en ekspozicio ĉe la stacio Universitato de la Barcelona metroo. En ĝi oni montras bombardadojn en Barcelono, kiuj okazis dum la milito 1936-1939a. Signife, tie estas legeblaj nomoj kaj familiaj-nomojn de la viktimoj. Ankaŭ, multaj el ili aperas laŭ esprimo de nekonata ulo.
Sed, estis italaj aviadiloj, kiuj bombardadis plurfoje mian landon. Ili batalis favore la faŝisman Hispanion. Pluraj aspektoj ankoraŭ restas por analizi; unuj el ili fakte estis la religia. Italoj kaj hispanoj religie estis katolikoj, konklude katolikoj agis, legu bombardadis, kaj katolikoj ricevis bombardadojn. Tiel, katolikaj militistoj bombardadis katolikajn populaciojn. Kiam la ribeluloj eniris en Eŭskio, militestroj kondamnis al morto katolikajn pastrojn pro sia laboro favore Eŭskio. Denove, aro da katolikaj militistoj mortpafis katolikajn pastrojn, kaj katolikajn ulojn, sub la argumento, ke ili estis kontraŭuloj. Tio okazis same en Majorko, kie aro da militistoj, ĉiuj katolikoj, mortpafis katolikan pastron. Pro tio, plurfoje mi pensas, ke la milito 36-39a devas esti analizata kiel katolika milito. Kaj estas la katolika pensmaniero, kiu direktas siajn sekvantojn al fanatismo. Jes, katolika milito, certe. Kial ne?