3/5/08

Brigadistes jueus a la Guerra Civil.

Oni povas legi en la hodiaŭa ĵurnalo Avui, el Barcelono, ke la venonta lundo la 5a majo je la 23:30, en Canal33 ni vidos dokumentan programon pri la partoprenado de judaj volontuloj, kiuj venis el Palestino por batali kontraŭ faŝismon en la Milito Hispana de la jaroj 36-39. Ĝi nomiĝas "Madrid abans que Hanita". El 300 volontuloj mortis 70 kaj pluraj aliaj dum la dua mondmilito. Ni vidos sian historion kaj partoprenos vivantajn protagonistojn.