9/9/09

Amuza ŝerceto

Ĉu mankas viroj en la urbeto?

Lastatempe oni rimarkis, ke la ventro de fraŭlino Bejle dikiĝadas. Tiam oni demandis ŝin: "Ĉu vi gravediĝis? De kiu?"
Respondis ŝi: "De la rabeno."
Kiam la rabeno aŭdis tion, li tuj vokis ŝin.
Rabeno: "Mia filino, mi aŭdis ke vi estas graveda."
Bejle: "Jes."
Rabeno: "De kiu?"
Bejle: "De vi, Rabeno."
Rabeno: "De mi? Sed mi neniam renkontis vin ĝis nun!"
Bejle (plorante): "Rabeno, antaŭ kelka tempo venis al vi mia onklino, kiu petis helpon pro tio, ke ŝi ne sukcesas gravediĝi. Tiam vi donis al ŝi sanktan akvon por trinki. Unu tagon ankaŭ mi ŝteltrinkis de tiu ĉi botelo."
Rabeno (ridante): "Filino mia, tiu ĉi sankta akvo utilas nur kiam estas ankaŭ viro..."
Bejle: "Nu, rabeno, ĉu mankas viroj en nia urbeto?"

2 comentaris:

Anònim ha dit...

Aha, mi iam legis identan rakonton. Vi bone tradukis gxin.

amike
el Japanio

Viero ha dit...

Oh, mi ne tradukis ĝin. Ĝi sendis al mi alia samideano kiu raportas pri juda humuro.
Ĝenerale mi uzas tiun blogon por mi mem. Neniu inter miaj amikoj scias ke mi kreis Taglibro-n. Kelkfoje mi skribas en ĝi kaj sufiĉas.
Via komento vere surprizis min.
samideane,