17/2/10

Denaskaj regas la mondon.

Jen, interesega novaĵo aperita en LA ONDO de Esperanto, 2/184, februaro 2010:

Estonta germana ambasadoro, denaska esperantisto. Pluraj germanaj gazetoj, inter ili Spiegel, raportis ke la nova germana registaro planas sendi la nunan reprezentanton de Germanio ĉe NATO, s-ron Ulrich Brandenburg, al Moskvo kiel novan ambasadoron de Germanio. Ulrich Brandenburg estas ne nur membro de Germana Esperanto-Asocio, eksprezidanto de Germana Esperanto-Junularo kaj membro de la loka Esperanto-grupo en Münster, sed ankaŭ denaska esperantisto.


Post atenta legado kaj atendante kion okazas politike kaj socie en la mondo, oni alvenas al la konkludo, ke la amikoj Obama kaj Ulrich Brandenburg aldonos pacon kaj lumigos la mondon.
Karaj, bonvolu pripensi ke nune rolas denaska Esperantisto kiel ambasadoro ĉe NATO (jen OTAN) kaj regas la mondon la lasta Nobel-premio s-ro. Obama, pro tio kaj danka'l sian grandan laboron, ni povas iri dormi kaj sonĝi senprobleme, ĉar ambaŭ lumigos la tutajn komunumojn, kiuj loĝas en la tero. Serioze....