23/4/10

Kiu estas pli ruza?. Aŭ hejma ŝerceto...

Kiu estas pli ruza?

Enkonduko:
Skribis al mi kataluna samideano: "En Hispanio la etna-kultura kolizio inter katalunoj kaj hispanoj estas ofte tre vigla. La hispanoj diras, ke la katalunoj similas al judoj: ruzaj, avaraj ktp. Sendube vera antisemita opinio."
En la sekva ŝerco rakontata de katalunoj, ili ŝercas pri tiu ĉi malagrabla opinio.

Judo diras al sia kataluna amiko:
"Mi scias manieron por manĝi senpage."
"Vi, judoj", reagas la Kataluno, "Kiel vi faras tion?"
Judo: "Mi iras al la restoracio en malfrua horo, mendas salaton, ĉefan pladon, fromaĝojn, deserton, kafon kaj konjakon. Fine mi fumas bonan havanan cigaron kaj atendas ke ili fermu la restoracion.
Ĉar mi ne moviĝas eĉ kiam la servistoj aranĝas tablojn kaj metas seĝojn sur ili, la kelnero venas al mi por demandi ĉu mi povas pagi, ĉar ili estas jam pretaj foriri.
Tiam mi respondas: "Sed mi ja pagis al la kelnero, kiu jam iris for."
Kataluno: "Ho, brila kaj grandioza strategio! Ĉu ni kune provu ĝin morgaŭ?"
Judo: "Bone!"
Je la sekvonta vespero ambaŭ amikoj iras al la restoracio kaj mendas salaton, supon, fromaĝojn, deserton, vinon kaj konjakon.
Post la manĝo, kiam la kelnero petas de ili pagi, diras la judo: "Sed ni jam pagis al via kolego kiu estas jam foririnta."
Kaj la Kataluno aldonas: "Bonvolu, ni atendas ke iu el vi redonu al ni la monan diferencon..."