16/5/10

Pri Juda saĝo

Restis mi impresita pro la legado de Juda saĝo, verkita de Sigvard Feldbaum. La unua esperanta eldono aperis en 1980 kaj ĝi,bedaŭrinde, estas malfacile trovebla.

Nune mi kopias du sentencojn, kaptitaj de tiu ĉi verko.

Kion vi ne volas, ke aliaj faru al vi,
Tion vi ne faru al la aliaj.
Tio estas la tuta Instruo.
Ĉio alia estas komentarioj.
Nun iru kaj studu ĝin.

Hilel (Talmudo, Ĥabat 31)



Kiam ni staros antaŭ Dio
li ne demandos:
Ĉu vi kredis je Dio
sed
Ĉu vi traktis vian kunulon
juste?
Laŭ Talmudo, Ĥabat 3a