19/5/10

Azenaĵecojn

Certe, kelkfoje mia konduto estis tre simila al la sekvanta sentenco:

Kelkaj studintoj estas kiel azenoj:
Ili nur portas
amason da libroj.

Baĥja ibn Paduda

sed mi taksas ĝin favore ĉar, kiam mi havis librojn inter miaj fingroj, en mano, alportis sekurecojn al mia konduto. Ankoraŭ nune, kiam mi odoras, tuŝas, librojn, mi spertas specialan ĝojon. Tamen, la legado de ili estas tute alia sento.

Ve!. Azeno, azeno. Kiel ne?

16/5/10

Pri Juda saĝo

Restis mi impresita pro la legado de Juda saĝo, verkita de Sigvard Feldbaum. La unua esperanta eldono aperis en 1980 kaj ĝi,bedaŭrinde, estas malfacile trovebla.

Nune mi kopias du sentencojn, kaptitaj de tiu ĉi verko.

Kion vi ne volas, ke aliaj faru al vi,
Tion vi ne faru al la aliaj.
Tio estas la tuta Instruo.
Ĉio alia estas komentarioj.
Nun iru kaj studu ĝin.

Hilel (Talmudo, Ĥabat 31)



Kiam ni staros antaŭ Dio
li ne demandos:
Ĉu vi kredis je Dio
sed
Ĉu vi traktis vian kunulon
juste?
Laŭ Talmudo, Ĥabat 3a